Blanka folio

11an de Januaro, 2015

Originala bildo de Quino

Jen adapto de originala prozaĵo de ĵurnalisto Andrés Aberasturi, inspirita de @BeaTurquesa, kaj deklamita dum la radi-programo No es un día cualquiera de la hispana tutlanda radiĉeno, en elsendo de la 11a de januaro de 2015 (ekde 00:01:15).

Tio estu mia omaĝo al la mortpafitaj desegnistoj de Charlie Hebdo kaj al la tuta minacataj humuristoj kaj desegnistoj de la mondo.

Fojfoje, kara, vi scias, blanka folio estas kvazaŭ senlima espero; tamen alifoje ĝi etiĝas kaj ŝrumpas, kvazaŭ ĝi fariĝis unu el la blankaj kvadratetoj de la lernejaj kajeroj, sur kiun ŝajne nenio skribeblas.

Fojfoje blanka folio estas invito, tento, kaj oni sentas, ke en tiu ĉi mondo, ĉi tiam, nenio pli gravas ol verŝi en ĝin belajn vortojn, emociajn rakontojn, iamajn memoraĵojn; tamen alifoje blanka folio estas akuzo, alvoko al rektiĝo, sento je neprokrastebla devigo, kaj tiam verkemo ekvelkas kaj la folio kadukiĝas kaj nedreseblas, kaj jen tuj ŝanĝendas por alia. Kaj oni forĵetas ĝin ĉar, malgraŭ ĝia aspekto, la folio ne vere blankas, sed tamen ĝi pleniĝis je tedo kaj utilas nur por origamie faldi kolombeton, aŭ noti marĝene frazon mi amas vin laŭ mil manieroj.

Sed fojfoje blanka folio utilas por ke Quino desegnu sur ĝin, kiel li iam faris, bildon kies naiveco taŭgas nun, kiam kelkaj prisuspektas eĉ la krajonojn. Sur la bildo, Guille, la frato de Mafalda, krajon-makulas la hejmajn murojn per infanecaj skizoj de homoj, sunoj, pejzaĝoj, sub la terurigita rigardo de panjo, dum li diras lamvoĉe: ĉu ne estas nekredeble, kiel multajn aferojn entenas simpla krajono?. Nenio aldonendas al tiu geniaĵo de Quino, krom mencii ĝian oportunecon, kvankam ĝi estas jam malnova, en tiuj ĉi tagoj de larmoj kaj sango.

Poeto Gabriel Celaya diris, ke poezio estas armilo ŝargita per futuro, sed neniu iam ajn mortis pro verso. Sed tamen jam estas multaj, tro multaj, kiuj perdis sian vivon rakontante la veron kiun entenas simpla krajono.

Birdo birdu

04an de Septembro, 2013

Ĉi-somere mi konatiĝis kun la eŭska poemo Txoria txori, de la poeto Joxe Anton Artze kaj restis emociita de ĝia trafeco kaj simpleco. La poemo esprimas tre koncize kaj kortuŝe la konflikton inter amo kaj libereco, uzante la simbolan figuron de birdeto.

Ĝin popularigis la kanzonisto Mikel Laboa, per kanto ...

Plu legi …

Ĉu la definitiva reveno de la spesmilo?

08an de Aŭgusto, 2013

Simbolo de spesmilo (vikipedio)

La revo de Esperanto estis ofte ligita, tra sia historio, kun aliaj similcelaj revoj. Inter ili, la deziro de komuna mono por la esperantista komunumo: temas la speso kaj spesmilo. Pri ĝia historio raportas tre distre kaj detale nia esperantista amiko Javier Gutiérrez (sed bedaŭrinde ĉi-foje nur hispan-lingve). Kompreneble, la ...

Plu legi …

Ĉeso de la abonservo de guglo

25an de Marto, 2013

Mi kutime sekvas la esperantan blogo-rondon —kaj, kompreneble, alilingvaj blogoj— pere de legilo de abonfluoj (en la menuo de tiu ĉi blogo eblas trovi la ligilon al la abonilo). Oni povas uzi lokan legilon, sur propra komputilo aŭ navigilo, sed estas multe pli interese disponi je tia ebleco en la ...

Plu legi …

Argo

18an de Marto, 2013

Argo - Oficiala afiŝo

La pasintan semajnon mi spektis la kinaĵon Argo, en dublita versio al la hispana. La intrigo temas pri la ostaĝigo de funkciuloj en la usona ambasadejo en Irano, fare de la revoluciuloj de la ajatolo Ĥomejni, kiuj faligis la ŝahon Reza Pahlavi fine de 1979; kaj ĉefe, pri la liberigo ...

Plu legi …