Argo - Oficiala afiŝo

La pasintan semajnon mi spektis la kinaĵon Argo, en dublita versio al la hispana. La intrigo temas pri la ostaĝigo de funkciuloj en la usona ambasadejo en Irano, fare de la revoluciuloj de la ajatolo Ĥomejni, kiuj faligis la ŝahon Reza Pahlavi fine de 1979; kaj ĉefe, pri la liberigo de kelkaj el ili per agento de la CIA, Tony Mendez kaj la ambasadoro de Kanado. La filmo estis kreita en Holivudo, per la reĝisoro Ben Affleck, kiu ankaŭ rolas la rolon de la CIA-agento Mendez.

Por la homoj de mia generacio tiu historio estas bone konata: mi memoras la epokon kiam la televidĵurnaloj lakone raportadis, tagon post tago, pri la daŭro de la mallibereco de la ostaĝoj. En mia aĝo, tio ŝajnis kvazaŭ senfina! Fakte, la kinaĵo ne raportas pri tiuj ostaĝoj —pri kiuj apenaŭ estas scenoj— sed pri grupeto el ili kiuj en la unua momento sukcesis sin kaŝi en la hejmo de la kanada ambasadoro. Estas grava fakto, ke la rolo de CIA en la liberigo estis sekreta afero, malkaŝita de la usona prezidento Clinton en 1997; do, ĝis tioma jaro, la mondo kredis ke nur la kanadaj diplomatoj en Irano partoprenis en la liberigo de la kvazaŭ-ostaĝoj (nomataj La Gastoj).

La filmo atingis la premion Oscar al la plej bona filmo. Nu, ĝi ja estas interesa, intrig-streĉa, bone dokumentita kaj kun fidela redono de la etoso de la epoko (teknologie, mode, politike). Mi aŭdis kritikojn ke ĝi iom tro laŭdas la agadon de CIA, sed mi perceptas ke la afero ne estas tia: la agentejo estas primokita pro la misprognozo de la irana revolucio, kaj ankaŭ montras sian nehoman flankon, kiam la CIA-responsuloj devis preni decidon pri la sorto de La Gastoj, sed konsideris unue sian propran prestiĝon. Krome, estas sincera elparolo en la enkonduko de la filmo kiu agnoskas la fian manipuladon de Usono en Irano, per la enpostenigo de la ŝaho, forpelante la antaŭan reganton, kiu alstrebis la modernigon de la lando, sed ne estis tiel cedema al petrol-interesoj de Usono en la regiono.

Alia afero kiu surprizetis min estas, ke la religia fanatismo ne tiom grave rolis en tiu frua epoko; nu ja, estas fanatismo, sed revolucia fanatismo. La homoj soifis je ŝanĝoj al la satrapeca reĝimo de la ŝaho. Mi legis, tamen, ke la ĝermo de la revolucio estis la protesto de konservativuloj kiuj ne ŝatis la “okcidentigon” de la ŝaho kaj volis reveni al pli multe religie tradicia socio. Nu, eble tiu analizo pravas, sed la homforto por la revolucio sendube venis de la subprematoj pro la dikatoreca ŝaha reĝimo.

Estas amuza detalo fine de la kinaĵo, kiam samtempe montriĝas iamaj fotoj de la ĉefrolanto de tiu historio, kaj la fotoj de la aktoroj elektitaj por la koncerna rolo: bonega simileco! krom… en la rolo de Mendez, kiu tute ne similas al B. Affleck! Komparu sube la veran CIA-agenton (live, en la foto) kun la rolata de B. Affleck (supre).

Tony Mendez

Dum mi spektadis, mi demandis, ĉu la filmo premieris aŭ premieros en Irano, kaj kian opinion havus la tieaj civitanoj pri ĝi: ĉu temas pri fia propaganda manipulado, fare de Holivudo? aŭ ĝi estas pli-malpli vereca? Respondoj spontanee aperis en jena blogaĵo, de la irana esperantisto Reza Torabi. Verŝajne, li spektis ĝin ekster la kinejo (kredeble, per interŝanĝaj P2P-retoj), do la demando pri la premiero en Irano restas.

Sed la demando pri la vereco de la filmo estas draste konfirmita de Reza:

La filmon antaŭ 2 monatoj mi jam spektis kun doloro kaj ĉagreno, krom la lasta sceno preskaŭ ĉio estas realaĵo (bedaŭrinde).

Reza enkondukas la aferon per dialogo kun samlandano pri la Oscar premioj. La amiko skandaliĝis pro la fakto ke oni premiis tian hontan filmon; sed Reza respondas ke jes, honta, ege honta por irananoj.

Mi tamen ne kunsentas kun Reza: irananoj estas nur komforta maniero aludi koncize homojn loĝantajn en difinita areo, sub iaj reĝimo kaj leĝoj. Sed mi, kiel konvinkita nenaciisto, neas pli profundan realon al tiu fantoma koncepto. Do, neniu iranano aparte hontu pro la fiagoj de aliaj. Oni agnosku la honton kiun montras tiu filmo, sed ĝi falu en la moralan ŝuldon de la tuta homaro.


Comments

comments powered by Disqus