Mi ĵus eksciis pri peto de bojkoto por ĉesigi la kongresumadon en Israelo. Laŭŝajne, temas nur pri esperanto-kongresoj, kiuj organiziĝos en tiu lando en 2013: la Azia Kongreso en Jerusalemo en aprilo, kaj la IJK en Nazareto en aŭgusto. Do, temas pri iniciato pure movadeca, sine de iu Bojkoto, Malinvesto kaj Sankcioj (BMS) kontraŭ la Israela sistemo de okupacio, koloniado kaj apartismo, kiun mi ne certas ĉu ĝi venas el pli vasta internacia iniciato.

Muro en Palestino

La kialo de la iniciato estas puni la rasisman, apartisman kaj kriman ŝtaton de Israelo. Nu, jes ja, Israelo estas rasisma ŝtato, kiu pledas por sia rajto esti rasisma, ĝi okupas teritoriojn kun damaĝo al ties loĝantoj, ktp. Mi komdamnas cionismon, same kiel ĉian naciismon.

Sed mi konsideras ke tiaj bojkotoj neniel utilas —eĉ malutilas— al la celo dezirata. Jen kial:

1. Bojkoto estas pozema kaj neutila

Bojkoto helpas nur al la bonfarto de la memestimo de bojkotantoj, sed ne punas la bojkotaton nek helpas la homojn subprematajn de la bojkotato. Tion pruvis amaso da nesukcesaj bojkotoj dum la pasintaj jardekoj. La plej proksima ekzemplo por loĝantoj en Hispanujo estis la ridinda bojkoto kontraŭ katalunaj varoj, puŝita de la ranca hispana dekstra movado, dum la regado de la ĉefministro Zapatero.

2. Bojoko estas ago ‘kontraŭ’, anstataŭ ago ‘por’

Bojkoto estas negativa ago. Multe pli efike, ni agadu pozitive, kiel ekzemple la ŝiparo al Gazao kiu, malgraŭ la granda ŝarĝo de pozemo, vere celas helpi la subprematon, la palestinajn loĝantojn de Gazao.

3. Bojkoto punas la civilan socion

Tia bojkoto estas klopodo de bato al la israela ŝtato sed en la pugon de la civila socio. La veraj punatoj estas la israelaj esperantistoj, ne la israela ŝtato. Mi legis la venenan argumenton ke la civitanoj de tiaj krimaj ŝtatoj estas komplicoj de ĝi! Nu, eble jes, iel komplicoj sed ankaŭ ostaĝoj kies ebloj estas limigitaj. Sed se iu serioze kredas pri la kompliceco de la israelaj esperantistoj en la krimoj de sia ŝtato, prefere tiu petu la eksigon de ili el ĉiuj internaciaj esperanto-organizaĵoj. Sed kun solidaj pruvoj, kompreneble.

4. Nur nepekuloj rajtu ĵeti ŝtonojn

Tia bojkotema pozo povas sin turni kontraŭ la proponantoj, kiuj loĝas en ŝtatoj kun multaj kadavroj kaj putraĵoj sub la tapiŝo. Ili riskas ke aliaj proponu bojkoton kontraŭ ilia ŝtato, kiu finfine efikos en sian pugon. Por ne serĉi tro malproksime, mi proponas plurajn kialojn bojkoti esperanto-kongreson en Hispanujo:

  1. La nepunitaj krimoj de Generalo Franco
  2. La kruelaj taŭro-bataloj
  3. La rasismo kontraŭ ciganoj
  4. La disvendado de armiloj, ĉefe grapolbomboj
  5. La partopreno en la Kunsido de Acoroj

Do, ne kalkulu je mia apogo al tiaj bojkotoj.

Aktualigo (2013-03-08): Libera Folio eĥas la aferon, kaj referencas tiun ĉi artikolon. Mi profitas por riĉigi la enhavon de la teksto per pliaj ligiloj.


Comments

comments powered by Disqus