Mi kutime sekvas la esperantan blogo-rondon —kaj, kompreneble, alilingvaj blogoj— pere de legilo de abonfluoj (en la menuo de tiu ĉi blogo eblas trovi la ligilon al la abonilo). Oni povas uzi lokan legilon, sur propra komputilo aŭ navigilo, sed estas multe pli interese disponi je tia ebleco en la nubo, do tiel ke vi povas konsulti ĝin ekde ajna komputilo (hejma, laboreja, teka, tabula, ktp…), tiel ke la sekvataj fontoj estas identaj kaj la registro de artikoloj ankoraŭ ne legitaj sinkroniĝas en ajna komputilo.

Solvo per gugla “reader”

Por tia celo mi uzas servon de guglo nomata reader (laŭvorte, legilo), jam de kelkaj jaroj. Ĉiuj scias, ke guglo disponigas senpage plurajn utilegajn servojn; kelkaj estas libere uzeblaj, kiel la serĉilo aŭ la mapo-servo, sed aliaj bezonas la aliĝon al la guglo-reto; ĝenerale, oni aliĝas per kreo de retpoŝta konto en Gmail. Do, unu tia servo estas reader, per kiu la uzanto povas aboni ajnajn blogojn aŭ retejojn kun abonilo, klasifikas kaj ordigas ilin, signas favoratojn, kundividas abonojn kun aliaj uzantoj…

Sed la pasintan semajnon ni, la uzantoj de la servo ricevis mesaĝon, ke la servo haltos la venontan 1an de julio… nu, kion diri? Guglo estas privata entrepreno kaj rajtas fari ion ajn al siaj senpagaj servoj; ni, uzantoj kiuj pagas neniom, ne rajtas plendi, sed… ĉu vere ni pagas neniom? La senpageco de la servoj de guglo (kaj de aliaj entreprenoj) estas mona senpageco, sed tamen ni pagas per niaj personaj datumoj, kaj aliaj nebulaj datumoj kiujn ni postlasas dum la uzado de la servo: la vortoj kiujn ni plej ofte uzas, la blogoj kiujn ni abonas, niaj kontaktoj, ktp. Sed tiaj nebulaj datumoj povas tre efike esti analizataj por suĉi utilegajn informojn, tuj konvertotajn en mono, pero de la tiel nomata minado de datumoj. Kaj guglo fakegas pri tio!

Do, tiu reader estas neniel senpaga sed, ĉar ne estas iu mona interŝanĝo aŭ kontrakto, la uzantoj plu ne povas plendi.

El la sinkulpigaj vortoj de guglo pri tiu forigo, ĉiuj konjektis ke la servon guglo ne sukcesis elmelki por siaj datumominadaj celoj. Ĝi diris, ke retabonado ne plu estas “mojosa”, ke ĝi perdis favoron de la publiko cede al la “sociaj retoj” (Twitter, Facebook kaj la propra gugla G+ i.a.) Al mi tio ŝajnas la tipa memplenumota prognozo: oni prognozas ies morton dum najlas la klingon en la koron de la viktimo.

Kion fari?

Do, kion fari por plu informiĝi pere de aboniloj en al nubo, post la 1a de julio, kiam guglo finos la servon “reader”?

En la menciita esperanta blogo-rondo, mi kaptis nenian reagon al tiu ĉi afero; ankaŭ ne en la sola “socia reto” kiun mi sekvas pli-malpli regule nun, G+ (ties esperantista komunumo), sed tio estas malpli surpriza. Do, verŝajne la prognozo de guglo iel pravas, aŭ la esperantistoj uzas aliajn solvojn por ties abonoj. Eble mi estas la unua reaganto kaj… la sola uzanto!?

Tamen, okaze ke la afero ne estas tia, mi provas helpi. Jen, mallonga listo de alternativoj al “reader”, kiuj principe permesas enporti la abonojn de gugla “reader”: Netvibes, Bloglines, Feedly. Tiuj estas senpagaj, aŭ havas senpagan version; mi ne certas kiuj el ili disponigas labormedion por avangardaj poŝtelefonoj. Alia interesa servo estas The Old Reader (la malnova legilo), kiu kreiĝis en la momento kiam guglo finis la eblecon kundividi la abonojn inter uzantoj; do, The Old Reader havas ian koncepton de socia reto, tiel ke la uzantoj nur de tiu retejo povas kundividi la abonojn.

Solvo per libera programaro

Sed estas multe pli interesa solvo, pero de libera programaro, nomata Tiny-Tiny-RSS (eta eta abonilo, kurte TTRSS). Mi fakte alprenis ĝin, kiel videblas en suba bildo.

Fasado de mia servilo de Tiny-Tiny-RSS

Ĝi estas programo kiun uzanto devas instali en propra aŭ luita servilo, alirebla per normala navigilo, kiu permesas fari preskaŭ ĉion kion permesas fari “reader”, eĉ ĝi havas kelkajn pliajn utilojn; ĝi ankaŭ akceptas enporton de la abonoj de “reader”. La instalo estas relative facila en Ubuntu-Debian sistemo; se la posedanto deziras, povas kreiĝi kontoj por aliaj uzantoj. Do, tio signifas ke eblas trovi publikan servilon kiu permesas aliĝon, por ne mem instali la programon.

Mi multe pli ŝatas tiun solvon, kongruan kun mia filozofio pri kio interreto devas esti: ne centralizita, bazita sur malfermaj kaj publikaj standaroj, kie la retumantoj havas la povon mastrumi sian retan vivon senbare. Tute la malo, kiun proponas la “sociaj retoj”, kies servoj estas uzebla nur ene de ili, for de universale akceptitaj standaroj, en vojo kiu kondukas al recentralizado de interreto (baldaŭ, estos homoj kiuj per “interreto” komprenos simple “facebook”).

TTRSS estas unu ilo al sendependeco kaj memzorgado. Mi invitas vin uzi ĝin kaj helpi al ĝia disvolviĝo, eĉ al ĝia forkiĝo en aliajn similcelajn projektojn.


Comments

comments powered by Disqus