Eble vi scias ke la kin-produktejo de la meksika reĝisoro, Alfonso Cuarón, nomiĝas Esperanto Filmoj. Do, mi kredas ke mi iam menciis tion, en la bitakoro, kiam mi parolis pri la sukceso de pluraj meksikaj reĝisoroj.

Alfonso Cuarón

Nu, alia reĝisoro, la usonano Sam Green, aŭtoro de la dokumenta filmo The Universal Language, intervjuis lin pere de voĉbabilejo. Sekvu la antaŭan ligilon por legi la interesan konversacion. Estas ankaŭ angla versio kaj hispana traduko fare de Hispana Esperanto-Federacio.


Comments

comments powered by Disqus