Mi ŝatus komenci reblogi per repreno de jena traduko de la urugvaja poeto Mario Benedetti, kiun mi verkis okaze de lia morto, la 17an de majo de 2009, kaj publikigis en la malaperinta bitakoro. La poemo titoliĝas Humoroj (originale, Estados de ánimo).

Foje jen mi min sentas
kompatinda holmeto
kaj alifoje monto
kun vertoj en ripeto.

Foje jen mi min sentas
marklifo akrelanca
alifoje ĉielo
blueta sed distanca.

Foje jen mi estas
ŝprucaĵ’ inter rokoj
kaj alifoje arbo
sub lastaj neĝoflokoj.

Tamen nun mi min sentas
flaka sendorma lago
kun kana ŝiphaveno
sen ŝipo da enhavo
kalma lageto verda,
pacienca, senmova,
ama al siaj algoj,
muskoj, al fiŝ’ enkova
fidante ke vi iam,
en hor’ de suna ardo,
vin rigardu spegule,
sur min, via rigardo.


Comments

comments powered by Disqus