Mi tre multe ŝatas muzikon. Siatempe mi ludis gitaron en hispana rokbando, kaj en la lastaj jaroj mi ludas ĥormuzikon kiel tenoro en ĥoro. Sed mankis al mi muzikumi en esperanto.

Tio realiĝis en decembro de 2010, dum la celebrado de la Z-tago de MEL, kiam mi konvinkis eks-movadanojn Pedro Vilarroig kaj Laura Carballo organizi grupeton por kanti repertuaron en esperanto. Ambaŭ estas eksterordinaraj muzikistoj: Pedro estas fondinto de la ĥoro Verda Stelo sine de MEL, kiu multe aktivis en la UK-93 en Valencio; li ankaŭ estas komponisto kaj sia Kantato estis ludita dum tiu UK-93 ĝuste pere de Verda Stelo. Laura estas instruisto pri gitaro kaj ĥorgvidisto; ŝi nuntempe estras la ĥoron Verda Stelo.

Do, Pedro kantas kiel baso, Laura kiel soprano kaj mi kiel tenoro. Restis la voĉo aldo, por plenigi minimuman seninstrumentan kanto-ensemblon. Venis Paloma Gil, kompetenta kantisto de Verda Stelo; ŝi ne regas la lingvon, sed alkutimiĝis al esperanto-prononco pro la esperanta reperturaro de la ĥoro.

Ni aliĝis, provludis kaj prezentiĝis en la menciita Z-tago sub la nomo Kvaropo Sinkopo. Sinkopo estas muzika efekto, kiam oni intence mislokas la regulan akcenton. Mi ŝercas, dirante ke sinkopo estas la sola vorto de la esperanto-vortaro kiun oni rajtus prononci neregule kun misa akcento: SIN-ko-po aŭ sin-ko-PO.

Kanto de Ligo

Kiel montro de nia aktivaĵo dum tiuj lastaj monatoj, mi prezentas filmeton faritan dum la 70a Hispana Kongreso de Esperanto de 2011, en San Lorenzo de El Escorial.

Temas pri la Kanto de Ligo, iama framasona himno kun teksto de la poeto Gottfried Hientzsch, tradukita de Zamenhof (teksto sekvas poste). Ĝia muziko, de la viena komponisto Johann Holzer, estas la muziko de la nuna aŭstra himno.

Fratoj, manon donu kore
Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni!
Ĉion teran forĵetante,
Daŭru forte kaj konstante,
Nia bela harmoni’!

Al la Dio kantu gloron:
La spiriton kaj la koron
Kial donis la ĉiel’?
Serĉi lumon per vereco,
Serĉi virton per justeco
Estu nia sankta cel’!

Homoj en la oriento,
Homoj en la okcidento.
En la sud’ kaj en la nord’!
Alte teni homan nomon,
Kore ami ĉiun homon
Estu nia liga vort’.

Pliaj informoj:


Comments

comments powered by Disqus