Ĉu vi ŝatus prelegi en esperanto-aranĝo, sed neniam kuraĝis ĝis nun? Por la 86-a SAT-kongreso en Madrido, la organiza teamo celas aranĝi serion da prelegoj kun la formato peĉakuĉo. Tiaj peĉakuĉaj prelegoj estas tre mallongaj, kaj taŭgaj por prezenti koncize konkretajn ideojn.

Se vi celas ĉeesti la SAT-kongreson, mi alvokas vin al partopreno en tiu ĉi singulara programero. Bv. plu legi.

Enkonduko

Peĉakuĉo (kiu devenas el japana vorto kun la signifo “babilado”) estas maniero de prezentado tre rapida, en kiu sensekvo de prelegantoj parolas pri diversaj temoj, dum maksimumo de 6 minutoj kaj 40 sekundoj por preleganto. La kialo de tiu specifa tempo, estas ke oni utiligas po dudek bildojn, kiuj ilustras la temon, kaj kiuj pasas aŭtomate, kun daŭro de po dudek sekundoj ĉiu bildo. Do, prelegantoj havas bildan apogon por la parolado, sed samtempe ili ne povas tro multe plilongigi sian eksplikon, ĉar la limon difinas ekstera proceduro.

Tio havas avantaĝon por la preleganto, ke oni ne devas mem zorgi pri troa strukturigo dum la prelego, kvankam necesas antaŭa provado por bone konduki ĝin. Tio estas des pli avantaĝa por homoj kiuj neniam antaŭe prelegis, aŭ havas dubojn pri sia propra kapablo, ĉu retorika, ĉu lingva. Ĝi ankaŭ estas avantaĝa por la publiko, kiu povos ĝui sinsekvon de interesaj prezentoj en tre rapida kaj dinamika maniero.

Tio interesas min! Pluklarigu, bonvole!

Jen kelkaj detalaj instrukcioj.

Pri la formato

Mi ripetas la ĉefajn trajtojn de la formato:

  • La prelegonto devas antaŭe aranĝi 20 bildojn
  • Parolanto rajtas paroli dum po 20 sekundoj, en ĉiu bildo, post kiuj la bildo aŭtomate ŝanĝiĝos
  • Do, la tuta paroltempo 20x20 = 400 sekundoj = 6 minutoj plus 40 sekundoj

Kaj la bildoj povas konsisti el:

  • Tekstaj sloganoj, titoloj, alineoj…
  • Matematikaj, ĥemiaj formuloj; simboloj, ikonoj
  • Fotografioj, diagramoj, desegnoj
  • Miksaĵoj de ĉiuj antaŭaj; la tekstoj povas esti sur la fotoj
  • Ne estas permesataj filmetoj kaj animacioj

Kiel aranĝi la prezenton por sendi?

Jen kelkaj alternativoj:

  • Kiel serio de 20 bildoj (laŭ formatoj: JPG, PNG…) numeritaj; ili povas esti enpuŝitaj en ZIP-dosierojn
  • Kiel prezento-dosiero kia Power Point
    • La akceptataj formatoj, laŭ ordo de prefero:
      1. LibreOffice (Impress)
      2. Google Docs
      3. MS Power Point
    • Ne necesas sinkronigi la prezenton laŭ la tempaj postuloj indikitaj; tio estos aŭtomate farita en komuna prezento-dosiero
    • Ne necesas elspezi la unuan bildon por prezenti sin mem; la komuna dosiero enhavos tian sinprezenton
    • Evitu neortodoksajn tiparojn por la tekstoj; des pli evitindaj, la tiparoj enkoditaj laŭ Latin-3

Pri kio mi parolu?

Pri kio ajn vi fakas, ŝatas aŭ malŝatas. Ne necesas paroli pri Esperanto, nek pri la kongresa temo. La lingvo de la prezento, kompreneble, estu Esperanto.

Se via temo estas tre longa aŭ komplika, kontentiĝu per la prezento de unu flanko de ĝi; ne provu “kunpremi” ĉion en 6 minutoj kaj 40 sekundoj!

Al kiu mi sendu?

Al Manuel Pancorbo, al la adreso mpancorbo@gmail.com. Via mesaĝo enhavu:

  • la prezento-dosieron aŭ bildojn aneksitajn; alternative, ligilon por deŝuti la materialon
  • vian nomon
  • la titolon de la prezento

Ĉu mi povas spekti ekzemplojn?

Jes.

Kuraĝu. Vi certe ĝuos la sperton.


Comments

comments powered by Disqus