IRO-logoo

Ĉi-jare multaj renkontiĝoj okazos en mia proksimeco. Ĉefe, du el ili, IRO kaj SAT-kongreso, disvolviĝos en Madrido mem! Do, malgraŭ mia lastatempa malmovademo, la ŝanco estas nerezistebla. Fakte, mi partoprenos aktive kelkajn programojn.

Parte, mia malmovademo ŝuldiĝas al tio, ke Hispanujo situas iom for de la centro de la esperanto-aktivado en Eŭropo, en centro de Eŭropo kompreneble, kaj tial la longa vojaĝo, kaj ties granda kosto, multe malhelpas vojaĝadon. Kaj en tiu epoko de ekonomia krizego, kun salajra malpliiĝo kaj laborŝarĝa pliiĝo, tiu mona flanko gravas.

Jen la listo de eventoj:

  • IRO, de la 15a ĝis la 17a de marto, en Madrido. Bela epoco por viziti Madridon!
  • Hispana Kongreso, organizita de la zaragoza grupo Frateco por HEF, de la 3a ĝis la 5a de majo en Zaragozo.
  • SAT-kongreso, de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto, en Madrido. Mi prelegos kaj faros aliajn aferojn… mi esperas.

Mi invitas ĉiujn veni kaj partopreni!


Comments

comments powered by Disqus