Simbolo de spesmilo (vikipedio)

La revo de Esperanto estis ofte ligita, tra sia historio, kun aliaj similcelaj revoj. Inter ili, la deziro de komuna mono por la esperantista komunumo: temas la speso kaj spesmilo. Pri ĝia historio raportas tre distre kaj detale nia esperantista amiko Javier Gutiérrez (sed bedaŭrinde ĉi-foje nur hispan-lingve). Kompreneble, la unuiĝo de eŭropaj valutoj en la eŭron ne rilatas al tiu esperantista revo pri komuna mono.

Aperis bitcoin en 2009

Sed ekde la jaro 2009 ekzistas projekto por krei tute novan monon, tre kongruan kun tia tipe esperantisma celo. Ĝi nomiĝas bitcoin. Ĝi estis kreita de homo kaŝita sub la kromnomo Satoshi Nakamoto; malgraŭ ĝia aspekto, malmultaj pensas ke ĝi apartenas al iu japano, sed al iu ne konata usonano. Do, mi anticipas kelkajn trajtojn de tiu monero:

  • tute ne fizika, sed bita (tial la prefikso “bit”)
  • ne centralizita, do ne stampita de ajn ŝtata-centra banko, sed per interegalulaj retoj
  • bazita sur kriptografio
  • kun limigota kvanto da moneroj
  • permesas nespureble anonimajn transakciojn, kun malgrandaj kostoj

Sed, antaŭ ol iri en la aferon, ni cedu ĝian niĉon al la Leĝo de Toño: kiel nomi en esperanto tiun novan monon? La plej tuja elpenso estas bitmono, sed mi iam pripensis eĉ diskutis ĉu uzi la vorton bitmono por la fenomeno pri retaj, bitaj valutoj, kaj uzi alian —ekzemple bitkojno— por tiu ĉi konkreta realiĝo, ĉar la afero disvastiĝas kaj ĝi ne plu jam estas unika.

Finfine, mi uzos en tiu ĉi artikolo la formon bitmono, kiu havas jam ioman radikiĝon (jes, vi divenas: estas ne malgranda nombro da parolantoj de esperanto kiuj uzas tiun monon) kaj tio speguliĝas eĉ en vikipedio. Ni vidos en la estonteco, kio okazos.

Teĥnikaj detaloj

Logoo de Bitcoin

Bedaŭrinde, la teĥnikaj detaloj estas ege komplikaj por diskoniga artikolo kia tiu ĉi. Mi tamen faros provon.

Kiel dirite, la bitmono baziĝas sur interegalulaj retoj. Do, ĝi estas subtenataj de multaj komputiloj kiuj agas rete, sen centra ĉefa nodo. Kaj ajna homo povas aligi sian komputilon al la reto, pere de speciala programo; fakte, tio estas la kondiĉo por komenci uzi bitmonon. Kelkaj nodoj provas krei monerojn en procedo nomata minado; krei monerojn bezonas grandan komputil-povon kaj tiu kalkul-penado estas asimilita al la penado de ministoj elfosantaj oron…

La programo en la nodo povas rikolti la mon-transakciojn ankoraŭ ne sankciitajn kaj kontroli ĉu ili estas validaj. La programo ankaŭ povas sendi monon al iu ajn. La sendado de mono estas bite subskribita pero ĉifrilo posedata nur de la nodo, tiel ke iu ajn en la bitmon-reto povas kontroli ĉu la sendanta nodo posedas efektive la senditan monon.

La ministaj nodoj grupigas la transakciojn en blokojn kaj sankcias ilin unu post alia, gajnante kriptografian defion kiu rolas kiel laborpruvo pri la agado de la ministoj. La nodo kiu unue venkas la defion, ricevas rekompencon (nun, 25 monerojn) plus la tuton da transakciaj kostoj. La malfacileco de la defio estas regulata de la tuta reto, per la protokolaj reguloj, tiel ke unu bloko estu sankciata (aŭ solvata laŭ la ĵargono) ĉiun dekan minuton: ju pli da entuta kalkul-potenco de la reto, des pli rapide la defio solviĝos kaj, tial. La sankcio de bloko validigas aŭtomate ĉiujn transakciojn kiujn ĝi enhavas.

La sinsekvo de blokoj grupiĝas en ĉeno kies nomo estas —ne surprize— blokĉeno; ĉiu nodo posedas kopion de la blokĉeno. La transakcioj estas spureblaj tra la tuta ĉeno, kaj tiel oni povas kalkuli facile la mondisponeblecon de la sendantoj. Tio evitas la tiel nomatan duoblan elspezon, do kloni vian monon senfine, kio finfine senvalorigus la valuton. Sankcio de bloko per minista nodo aŭtomate aldonas plian sankcion al la transakcioj de la blokoj, kiujn konsistas la ĉeno sub la aktuala; tio permesas ke kiuj ajn kontrolu la itineron de la mono de unuj kontoj al aliaj.

La kontoj estas specialaj kodoj kiuj havas jenan aspekton, en sia publika realiĝo: 15aRfA4rufhzeYJ8th9wE19sfpJX7hq6x6. Vi povas alklaki la ligilon, kaj retservo blockexplorer.com traspuros la transakciojn de tiu konto. La sama programo kiu starigas la nodon, kreas personajn kontojn per kiuj la uzanto povas akcepti kaj sendi bitmonojn.

Kompreneble, la programkodo malantaŭ tiu projekto estas tute malferma kaj libera.

Por plu informiĝi

La afero estas tiel komplika, ke mi ne povas paroli, en unu sola artikolo, pri ĉiuj ĝiaj sociaj kaj ekonomiaj implicoj, kaj pri la nuna uzado de ĝi, sekurec-problemoj rilataj al uzado de bitmono, ktp. Eventuale, mi klopodos verki duan parton de tiu ĉi artikolo. Dume, jen anglalingva filmeto kun subtekstoj en pluraj lingvoj:


Comments

comments powered by Disqus