Resaluton!

La bitakoro iom difektiĝis lastatempe; mi gastas la blogon en propra komputilo kaj kiam mi ŝanĝis la komputilon (antaŭ unu jaro), evidentiĝis malfacila la laboro reenkonduki ĉion en la ĉiutagajn relojn. Krome, mi ŝanĝis ankaŭ la adreson al bitakoro.tk, sed tio okazis eĉ antaŭ la paneo.

Nun mi ŝanĝas la blogsistemon al io malpli komplika, kiun mi povas regi per simplatekstaj dosieroj (nenio pri MySQL, PHP, kaj similaj enigmaĵoj). Temas pri pelican, konstruilo de retpaĝoj, kiu nutriĝas per dosieroj koditaj laŭ leĝeraj markolingvoj. Do vi povas tajpi kvazaŭ vi skribas normalan leteron.

Iom post iom mi rekonstruos ĉion, kaj eĉ republikigos malnovajn blogaĵojn se oportune. Mi esperas publikigi iom pli ofte…


Comments

comments powered by Disqus